István Lassu [iŝtvAn laŝu], ofte kun pli bona ortografio István Lassú laŭ hungarlingve kutima nomordo Lassu István estis hungara statistikisto, geografo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1833).

István Lassu
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1797 (1797-04-12)
en Viŝkove
Morto 19-an de januaro 1852 (1852-01-19) (54-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Okupo
Okupo statistikisto • geografo
vdr

István Lassu [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1797 en Hungara reĝlando en Visk (nuntempa Viŝkove en Ukrainio). Li mortis la 19-an de januaro 1852 en Pest (urbo).

Biografio redakti

István Lassu frekventis lernejojn en Máramarossziget (nuntempa Sighet en Rumanio) inter 1812-1823, poste li ekhavis postenon en la ŝtata administrado en Buda. Li interesiĝis ankaŭ pri literaturo, sed li ne ricevis sukcesojn. Tamen liaj fakverkoj pri statistiko, geografio kaj historio estis pioniraj. Laŭ informo li estis kunlaboranto de Esméretek tára (Kolektaĵo de konoj) (komprenu: praa leksikono).

Memorigiloj redakti

  • memortabulo apud sia naskiĝdomo de 1896

Verkaro (elekto) redakti

  • Franczia országnak statistikai, geographiai és historiai leírása (Priskribo statistika, geografia kaj historia de Francujo) (1827); kiun sekvis similaj priskriboj pri la ceteraj regnoj
  • A statistikára való bévezetés és Európának statistikai, geographiai és historiai rajzolatja s a tudósok és tudományok rövid historiája (1828)
  • Q. Horatius Flaccusnak ódái (Odoj de Horacio), (1829)
  • Világ történetei (Historioj de mondo) (komprenu: mondhistorio), (1832)

Fontoj redakti