István Ruha
RUHA István estis hungara violonisto, koncertmajstro, instruisto naskita en Carei la 17-an de aŭgusto 1931 kaj mortinta en Cluj-Napoca la 28-an de septembro 2004.
István Ruha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1931 en Carei |
Morto | 28-an de septembro 2004 (73-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | koncertmajstro |
Biografio redakti
Profesoro de István Ruha estis Ferenc Balogh. Inter 1949-57 li estis koncertmajstro de operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera, en 1957-58 la unua violonisto de Filharmonio de Kluĵo, ekde 1958 li estis ĝia solisto. En 1964 li fondis kaj gvidis la Arĉkvarteto Napoca. Ekde 1963 li estis profesoro en konservatorio de Kluĵo.
Premioj, distingoj redakti
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-konkurso, Moskvo, 1958 - 3-a premio.
- George Enescu-konkurso, Bukareŝto, 1958, 1-a premio.
- Jacques Thibaud – Marguerite Long-konkurso, Parizo, 1959, 2-a premio.
- Meritartista Diplomo - 1964.
- Kultura Meritordeno - 1968.
- Medalo I. Cuza - 1968.
- Eminenta artisto de Hungara Respubliko - 2001.
Fonto redakti
- Romániai magyar kikicsoda, 1997.