István Simon (biofizikisto)

István Simon [iŝtvAn ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon István estas hungara biofizikisto, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

István Simon [1] Arkivigite je 2016-05-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 15-an de januaro 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Simon frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1969. Post siaj studoj li laboris en instituto pri enzimoj. Li akiris sciencajn gradojn Ph.D (biologio) en 1975, D.Sc (biologio) en 1987 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis nomumita privata profesoro en 1996 en Medicina Universitato Albert Szent-Györgyi, en la sekva jaro la samo okazis en Universitato Loránd Eötvös. Li okupiĝas pri strukturoj de proteinoj, li prezentis la unua, ke strukturo de la proteino estas kalkulebla laŭ la kemia strukturo. Li ricevis premion, memormedalon, stipendiojn ekde 1973.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • DETERMINATION OF SMALL ALTERATIONS IN RADIUS OF GYRATION BY SMALL-ANGLE X-RAY SCATTERING (1971)
  • HYDROGEN-EXCHANGE AND THE DYNAMIC STRUCTURE OF PROTEINS (1982) - kun aliaj
  • Chaos game representation of protein structures (1994) - kun aliaj
  • SRide: a server for identifying stabilizing residues in proteins (2005) - kun aliaj
  • The role of stabilization centers in protein thermal stability (2016) - kun aliaj

Fontoj redakti