István Soltész [iŝtvAn ŝoltEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Soltész István estis hungara politikisto, ministro, fabrikestro.

István Soltész
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1927 (1927-12-23)
en Hámor
Morto 1-an de septembro 2012 (2012-09-01) (84-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater MSZMP Political College • Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem • Universitato de Miskolc vd
Profesio
Okupo politikisto • metala inĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

István Soltész [1] Arkivigite je 2015-12-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de decembro 1927 en iama vilaĝo Hámor (nun urboparto de Miskolc). Li mortis en oktobro de 2012.

Biografio redakti

István Soltész abiturientis en Miskolc en 1946, en la sekva jaro li aliĝis al la komunistoj. Li lernis metalurgion en Sopron, kie li akiris inĝeneran diplomon. Komence li instruis en la jam translokigita universitato al Miskolc, ekde 1954 li havis postenon en ministerio, poste li gvidis diversajn metalurgiajn fabrikojn. Inter 1960 kaj 1962 li frekventis partian altlernejon. En la 1970-aj jaroj li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn. Ekde 1978 li estis ministro pri metalurgio kaj maŝinindustrio, sed en 1981 tiu ministerio estis kuntirita, tial li estis plu subministro ĝis 1985.

Fontoj redakti