István Szenes
István Szenes [iŝtvAn seneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szenes István estas hungara arkitekto pri internaj spacoj, meblisto, altlerneja instruisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011).
István Szenes | |
---|---|
István Szenes | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1946 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dezajnisto • internodekoraciisto |
István Szenes[1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.
Biografio redakti
István Szenes maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1964, sed li jam estis dekoraciisto en filma produktejo inter 1963-1969. Dum la filma periodo li ankaŭ studis en Industriarta Altlernejo (diplomo en 1969). Inter 1973 kaj 1993 li laboris en ŝtata ateliero. Ekde 1986 li ankaŭ instruis en la Teknikuniversitato de Budapeŝto. En 1995 li fondis propran atelieron. Li kreis ne nur loĝejajn meblojn, sed ankaŭ medicinajn meblojn. Li ricevis premiojn inter 1973-2014.
Elektitaj projektoj pri internaj spacoj redakti
- junulara domo, Budapeŝto (1974)
- gimnazio, Budapeŝto (1983)
- kinejo, Budapeŝto (1993, 2003)
- sidejo Budapeŝto (2011)
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Szeged (1981)
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1975, 1980, 1985)
- Kolonjo (1980)
- Budapeŝto (1996-1998)
Fontoj redakti
- oficiala paĝo kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-18 per la retarkivo Wayback Machine