István Tóvári Tóth

István Tóvári Tóth [iŝtvAn tOvAri tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóvári Tóth István estis hungara pentristo.

István Tóvári Tóth
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de januaro 1909(nun 1909-01-22)
en Hungario Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 6-an de julio 2004
en Hungario Győr (Hungario)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (–1935) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Tóvári Tóth [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1909 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 6-an de julio 2004 en Győr (Hungario).

Biografio

redakti

István Tóvári Tóth frekventis bazan kaj industrian lernejon en Győr, poste kurson de István Szőnyi en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1935. Liaj ĉefinstruisto estis Gyula Rudnay. Li studvojaĝis en Aŭstrio kaj Francio. Li edziĝis, lia edzino naskis kvinfoje. Inter 1939 kaj 1949 li havis artistan postenon en fabriko en Győr, poste li gvidis samloke la pentristan klubon. Li ofte pentradis nokte kaj li ne havis atelieron. Li ricevis premiojn inter 1944–1997.

El solaj ekspozicioj

redakti
  • Győr (1936, 1955, 1962, 1969, 1988, 1997)
  • Budapeŝto (1942, 1957, 1964, 1978, 1993)
  • Keszthely (1984, 1996)

El kolektivaj eksterlandaj ekspozicioj

redakti

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Rába part
  • Régi udvar

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-11. Alirita 2018-09-11.