István Vásáry (politikisto)

István Vásáry [iŝtvAn vAŝAri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vásáry István estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, urbestro.

István Vásáry [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1887 en Debrecen. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1955 en Debrecen.

BiografioRedakti

István Vásáry lernis juron en sia naskiĝurbo en akademio, sed li doktoriĝis en Kolozsvár en 1909. Li eklaboris en municipo de Debrecen. Dum la Hungara Sovetrespubliko li aliĝis al la socialistoj. Li estis vicurbestro en 1925, urbestro inter 1928-1935, sed poste li estis false akuzita, fine li estis trudemerito. Li estis elektita parlamenta deputito en 1939 jam helpe de Etbienula Partio. Depost alveno de Ruĝa Armeo li denove estis urbestro de Debrecen. Li estis ankaŭ provizora deputito, samtempe ministro pri financo en Provizora Nacia Kabineto. En 1945 li denove elektiĝis parlamentano. En 1947 la ŝtato senrajte forprenis la mandaton de Vásáry, tial li forlasis la politikan vivon. Lastfoje li estis helplaboristo.

FontojRedakti