Iván Berend, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berend Iván estis hungara ekonomikisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Reich [rejĥ].

Iván Berend
Persona informo
Naskonomo Reich Iván
Naskiĝo 20-an de aprilo 1924 (1924-04-20)
en Budapeŝto
Morto 21-an de februaro 2006 (2006-02-21) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Iván Reich[1] naskiĝis la  20-an de aprilo 1924(nun 1924-04-20) en Budapeŝto, li mortis la 21-an de februaro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Iván Reich devenis el juda familio. Li akiris ekonomikan diplomon en Hungara Ekonomia Universitato en 1949. Post la diplomo li laboris en Nacia Planada Oficejo ĝis 1986 (tamen interrompe inter 1954–1968 en la agrikultura ministerio), poste en akademia instituto. Li ankaŭ instruis en la universitato ekde 1953. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1958, li kandidatiĝis (CSc) en 1962, li doktoriĝis (DSc) en antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 1978. Li edziĝis en 1944, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1946 kaj 1951. Li ricevis premiojn inter 1960-1982.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A műszaki fejlesztés tervezése (1953)
  • A termelőszövetkezetek beruházásai (kunaŭtoro, 1957, 1961)
  • Az élő és tárgyiasult munka arányának változása a mezőgazdaságban(disertaĵo, 1962)
  • Beruházás a termelőszövetkezetben és az állami gazdaságokban (monografio, 1968)
  • Long-Range Development Policy – Interrelations between Economic Development and Capital Intensity (1974)
  • Az eszközigényesség változása Magyarországon (2 volumoj, disertaĵo kaj monografio, 1977)
  • Eszközigényesség és fejlesztési politika (1979, angle 1989)
  • Capital Intensity and Development Policy (1985, japane 1989)
  • Az ezredforduló utáni magyar gazdaság (2 volumoj, studoj, 1997)
  • Gazdasági növekedés. Az ezredfordulói magyar gazdasági változások és történelmi hátterük. (studenta lernolibro, 2002)

Fontoj redakti

Referencoj redakti