Ivana Trump

Ivana Marie TRUMP (naskita Ivana Marie Zelníčková la 20-an de februaro 1949, mortinta la 14-an de julio 2022) estis ĉeĥe naskita uson-enmigrinta manekeno kaj verkisto. Ŝi estis konata ĉefe kiel la unua edzino (1977–1992) de sia dua edzo, Donald Trump kaj la patrino de tri el liaj kvin idoj (Donald la juna, Ivanka, kaj Eric). Ŝia unua edzo estis Alfred Winklmayr (1971–1973 aŭ 1976), kaj post Trump (kies familian nomon ŝi plu tenas) sekvis Riccardo Mazzucchelli (1995–1997) kaj Rossano Rubicondi (2008–2009).

Ivana Trump
Persona informo
Ivana Trump
Naskonomo Ivana Maria Zelníčková
Naskiĝo 20-an de februaro 1949 (1949-02-20)
en Zlín,  Ĉeĥoslovakio
Morto 14-an de julio 2022 (2022-07-14) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio,  Usono
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per falo vd
Tombo Trump National Golf Club vd
Etno ĉeĥaj usonanoj • ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥarusaangla vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrioUsono vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Familio
Dinastio Trump family vd
Patro Miloš Zelníček vd
Edz(in)o Donald Trump • Rossano Rubicondi vd
Infanoj Donald Trump Jr. • Ivanka Trump • Eric Trump vd
Profesio
Okupo modelo • entreprenisto • skiisto • romanisto • verkisto • aŭtobiografo • dezajnisto • alpa skianto • hotela administranto vd
Laborkampo negoco • hotel-keeping • manekenado • skiado • literary activity vd
Aktiva dum 1970–2022 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis en la moravia urbo Zlín. Ŝi ricevis universitatan gradon (magistran) pri Korpa trejnado de la praga Universitato de Karolo. Ŝi forlasis Ĉeĥoslovakion kaj transloĝiĝis al Montrealo, kaj poste migris al Novjorko por reklami la montrealan Olimpikon. Tie ŝi ekkonis kaj edzigis s-ron Trump.

Ŝi verkis plurajn romanojn kaj aliajn librojn.

Fonto redakti

Bazita sur la angla artikolo.