Malfermi la ĉefan menuon

Ivi Adamou (greke Ήβη Αδάμου, [ˈivi aˈðamu]; naskiĝis la 24-an de novembro 1993(nun 1993-11-24), do nun 26-jara) estas kipra kantistino kiu konatiĝis en Grekio kaj Kipro per sia kantado por la greklingva versio de la (origine brita) televida kantokonkurso The X Factor. Ŝi fiksis registran kontrakton kun la firmao Sony Music kaj publikigis debutan albumon de la titolo Kalokairi Stin Kardia, kiu ricevis oran premion.

Ivi Adamu
Ήβη Αδάμου
Naskonomo Ivi Adamou
Alie nomata Ivi
Naskiĝo 24-an de novembro 1993 (1993-11-24) (26-jara)
en Aĝia Napa
Profesio soloa kantisto
Instrumentoj kanta voĉo, piano
Aktivaj jaroj 2009 ĝis nun
Retejo www.iviadamou.com
Information icon.svg
vdr

La artistino reprezentis Kipron en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la duonfinalo, sed tie nur atingis mezan pozicion (la 16-an lokon el 26).