Izidor Baumgarten, laŭ hungarlingve kutima nomordo Baumgarten Izidor estis hungara juristo, advokato, juĝisto, prokuroro. Li estis onklo de Nándor Baumgarten.

Izidor Baumgarten [1] naskiĝis la 27-an de marto 1850 en Buda. Li mortis la 1-an de oktobro 1914 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Izidor Baumgarten devenis el juda familio. Li frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Pest en 1876, sed li lernis ankaŭ eksterlande. Li studvojaĝis 3 jarojn kaj en 1882 li akiris advokatan diplomon kaj li laboris kiel advokato. En 1885 li estis nomumita privata profesoro (la titolon li perdis en 1891), en la sekva jaro subprokuroro. Inter 1891 kaj 1896 li estis juĝisto en Budapeŝto, poste 2 jarojn prokuroro. En 1898 li ricevis postenon en la ministerio pri justico, kie li ricevis gravajn jurajn taskojn. Li malsukcese kandidatis instrui en la universitato, sed li havis altajn postenojn inter la prokuroroj. En 1914 li pensiuliĝis kaj li ricevis premion. Liaj signifaj kontribuoj helpis la hungaran juron.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A kísérlet tana (1884, ankaŭ germane); kun akademia premio
  • A vádhatározatról (1895)
  • A törvényhozás művészetéről (1905)
  • Büntetőjogi tanulmányok (1907) – kolektita studaro en 3 volumoj

Fontoj redakti