Izidor Guzmics [guzmiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Guzmics Izidor estis hungara pastro, teologo, verkisto, lingvisto, dramisto, tradukisto, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (tiam nomata Hungara Scienca Societo).

Izidor Guzmics
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1786 (1786-04-07)
Morto 1-an de septembro 1839 (1839-09-01) (53-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Izidor Guzmics [1] naskiĝis kiel Guzmics László la 7-an de aprilo 1786 en Jánosfa, kiu estas nun vilaĝparto de Csáfordjánosfa. Li mortis la 1-an de septembro 1839 en Bakonybél.

Biografio redakti

Izidor Guzmics frekventis gimnaziojn en Kőszeg, Szombathely, Sopron, poste li aliĝis al benediktanoj en Győrszentmárton. Li lernis teologion en Győr, fine li iĝis monaĥo en 1808. Poste li imstruis, sed samtempe li plulernis, fine en 1815 li pastriĝis. Liaj verkoj regule aperis en Athenaeum (revuo) kaj en similaj gazetoj, li korespondadis kun Ferenc Kazinczy. Lia plej grava vortokreaĵo estis la loknomo Pannonhalma. Ĝis 1832 li instruis en Győrszentmárton. Ekde 1832 ĝis sia morto li estis abato en Bakonybél, dume li funkciigis ordinaran kaj muzikan lernejojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A katholika anyaszentegyház hitbeli tanítása, a magyarországi protestansokhoz (1822)
  • A keresztényeknek vallásbeli egyesülésekről írt levelek (1822)
  • A nyelvnek hármas befolyása (Triopa influo de la lingvo) (1822)
  • Theologia christiana fundamentalis (1828)
  • Meteusz hunn fejedelem: Egy honni történeten épült rege (1814) - romano
  • A boldog atya (1829) - dramo
  • Költészeti képek I–II (1837–1838)

Fontoj redakti