Csáfordjánosfa
Csáfordjánosfa [ĉafordjanoŝfa] estas malgranda unuigita vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9375
- Telefonkodo: 99
- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 240
Situo
redaktiCsáfordjánosfa estas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, estas nur rojo Répce. Flankovoje Sárvár, Répcelak kaj Bük estas proksime.
Historio
redaktiPli frue romianoj loĝis tie. La unuaj mencioj okazis pri Csáford en 1382 en formo „Chapford”, pri Jánosfa en 1414. En 1939 memstaraj vilaĝoj Répcejánosfa (pli frue nur Jánosfa)kaj Répcecsáford (pli frue nur Csáford) unuiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.
En Csáfordjánosfa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redaktiVidindaĵoj estas romkatolika preĝejo omaĝe al Emeriko de Hungario kaj fraksenoaleo.
Famuloj
redaktiEn Jánosfa naskiĝis teologo Izidor Guzmics.