János Baksa-Soós

János Baksa-Soós [jAnoŝ bakŝa-ŝOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baksa-Soós János estis hungara pentristo, ŝlagrokantisto instruisto. Lia patro estis László Baksa Soós (laŭ necerta informo), lia edzino estis Ágnes Stiller-Luzsicza.

János Baksa-Soós
János Baksa-Soós (meze)
János Baksa-Soós (meze)
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1948 (1948-09-20)
en Budapeŝto
Morto 25-an de septembro 2021 (2021-09-25) (73-jaraĝa)
en Uhingen
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ágnes Stiller-Luzsicza
Infano Attila Baksa-Soós
Okupo
Okupo pentristo • kantisto
Verkoj My little friend says..., sound play, 1993
vdr
János Baksa-Soós dekstre en 1970

János Baksa-Soós [1] Arkivigite je 2018-02-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de septembro 1948 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de septembro 2021.

Biografio redakti

János Baksa-Soós frekventis muzikan bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste li 4 jarojn laboris en Orienta Berlino en Berlino en biblioteko kaj filmstudio. Li abiturientis en Budapeŝto en 1970, intertempe en 1968 li fondis sukcesan gitaristan muzikgrupon. En 1971 li edziĝis, poste la paro disidis al Okcidenta Germanio. Li frekventis grafikan lernejon en Essen, poste li akiris diplomon pri pentrado, skulptado, ceramikarto en Düsseldorf. Lia ĉefa instruisto estis Joseph Beuys. Ekde 1978 li vivas en Okcidenta Berlino, li signas la kreitajn artaĵojn kiel Prince January. Lia filo vivas en Budapeŝto.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Liaj libroj redakti

  • 1972 - 1973 Olympi (fabellibro kun akvafortoj)
  • 2000 Prince January: Terra Forming

Liaj filmaj roloj redakti

  • 1970 Szép leányok, ne sírjatok
  • 1971 A harmadik
  • 2001 Cseh Tamás film

Fontoj redakti