János Frühling [jAnoŝ fruling], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frühling János estis hungardevena kuracisto, onkologo, profesoro, membro (ekstera (2001)) de Hungara Scienca Akademio, membro de Belga Reĝa Medicina Akademio (korespondanta 1995, baldaŭ ordinara).

János Frühling [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1937 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de novembro 2015 en Bruselo.

Biografio redakti

János Frühling devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Medicina Universitato de Budapeŝto. La lernadon disrompis la hungara revolucio de 1956, post la falo li rifuĝis al Vieno, kie li daŭris la lernadon helpe de stipendio. Li akiris medicinan diplomon en 1963. Li edziĝis al belgino, tial li komencis labori en onkologia instituto en Bruselo. Ekde 1979 li ofte prelegis ankaŭ en Hungario, eĉ li kreis reformon pri la hungara medicino. Li estis institutestro inter 1984 kaj 2002, kie li nen nur esploris, sed ankaŭ kuracadis. Li komputis: inter 1963-2006 li havis medicinan kontakton kun 175 miloj da malsanuloj. En 1984 li ekprelegis en Bruselo, inter 1993-2006 li estis publia ordinara profesoro. Li partoprenis en ekzamenado de katastrofo de Ĉernobil. En 2002 li pensiuliĝis, poste li okupiĝis ĉefe pri medicinaj asocioj. Li ricevis hungaran premion en 2004.

Fontoj redakti