János Horváth (mikrobiologo)

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth János estis hungara mikrobiologo, profesoro.

János Horváth
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1910 (1910-04-18)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 18-an de aŭgusto 1970 (1970-08-18) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Gödöllő
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo mikrobiologo
vdr

János Horváth [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1910 en Hungara reĝlando en Székelyudvarhely (nuntempa Odorheiu Secuiesc en Rumanio). Li mortis la 18-an de aŭgusto 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Horváth frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, gimnazion en Makó, poste li akiris 2 diplomojn en Sciencuniversitato Ferenc József en 1936. Pli frue ekde 1930 li jam laboris en la universitata instituto, post la diplomoj li ankaŭ instruis en la universitato. En la 1930-aj jaroj kaj en la fruaj 1940-aj jaroj li ankaŭ esploris en Germana Regno. En 1941 li sekvis la translokiĝantan universitaton al urbo Kolozsvár (tiam apartenanta al Hungario), kie li estis nomumita privata profesoro en 1944. Ekde 1945 li laboris en biologia esplorinstituto de Tihany. Li estis denove nomumita privata profesoro en 1948 en Universitato de Debrecen, en la sekva jaro li ankaŭ gvidis la instituton en Tihany. En 1955 li iĝis katedrestro en agrara universitato, li estis vicdekano inter 1957–1960. Li kandidatiĝis en 1952, doktoriĝis en 1962. Li okupiĝis pri biologio de la grundo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kahlia simplex von. sp. alkata élettani megvilágításban (1934)
  • Beiträge zur Kenntnis des mikrobiellen Abbau von Pyridin (1944)
  • The Question of the Equality of Somatic and Germ Nuclei in Respect to Heredity (1947)
  • A mikroorganizmusok átalakítása fokozatos kiválasztással. 1–2. (1953–1954)
  • Mikrobiológia (1959, 1962, 1964) - studenta lernolibro
  • Bevezetés a növényvédelmi mikrobiológiába (1969) - studenta lernolibro

Fontoj redakti