János Jerney [jAnoŝ jernei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jerney János estis hungara historiisto, lingvisto, vojaĝisto, juristo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1838).

János Jerney
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1800 (1800-05-12)
en Kiskundorozsma
Morto 24-an de decembro 1855 (1855-12-24) (55-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo juristohistoriisto • historia lingvisto • arkivisto
vdr

János Jerney [1] naskiĝis la 12-an de majo 1800 en Kiskundorozsma. Li mortis la 24-an de decembro 1855 en Pest (urbo).

Biografio redakti

János Jerney frekventis gimnazion en Szeged, li studis en Reĝa Universitato de Pest kaj Reĝa Jura Akademio (Pozono). En 1819 li eklaboris en Heves (reĝa departemento). Post 3 jaroj li plulernis en Vieno. Ekde 1837 li vivis en urbo Pest, kie li interesiĝis pri prahistorio de hungaroj. En 1844 li faris esploran vojaĝon al Nigra Maro, Krimeo, Don (rivero), kie li esploradis por trovi pruvojn pri la iamaj hungaroj. Li okupiĝis ankaŭ pri peĉenegoj, kumanoj, ĉangoj. Liaj konstatoj foje estis eraraj. Dum la liberecbatalo en 1849 li laboris en la statistika oficejo, poste li forlasis la postenon kaj li vivis nur hejme.

Verkaro (elekto) redakti

  • Gondolatok a jászkürtről, ahhoz hasonló több kürtök ösmertetésével, (1827)
  • A magyarhoni besenyőkről (Pri la hungarlandaj peĉenegoj), (1839)
  • Jerney János keleti utazása a magyarok őshelyeinek kinyomozása végett 1844 és 1845, (1851)

Fontoj redakti