János Kakas (fizikisto)
János Kakas [jAnoŝ kakaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kakas János estis hungara fizikisto.
János Kakas (fizikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1932 en Mélykút |
Morto | 1-an de julio 1988 (56-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
János Kakas[1][2] naskiĝis la 22-an de junio 1932 en Mélykút, li mortis la 1-an de julio 1988 (laŭ alia informo la 30-an de junio 1988) en Lepsiko aŭ Dresdeno (Germana Demokrata Respubliko).
Biografio
redaktiJános Kakas maturiĝis en katolika gimnazio en Dombóvár en 1950, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. Post la diplomo li laboris en fabrika laboratorio ĝis 1969, poste en ŝtata entrepreno ĝis 1985, fine ĝis sia tragika morto li gvidis privatan firmaeton. Intertempe li kandidatiĝis en 1984 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro specialiĝis pri mezuro de radioaktiveco, krome li kreis patentojn. Li edziĝis en 1955, poste filo naskiĝis. Li ricevis solan premion en 1966.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Acélöntvények belső hibáinak kimutatása radioizotóp és műszer alkalmazásával. (1958)
- Nukleáris méréstechnika. Tanfolyami jegyz. (kursa lernolibro, 1962)
- Emittált szilárd szennyeződés folyamatos mérése triboelektromos módon. (1977)
- Triboelektromos töltésátadáson alapuló méréstechnikai módszerek. (ankaŭ disertaĵo, 1981)