János LADIK [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ladik János estas hungara-germana biokemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1993).

János Ladik [1] Arkivigite je 2009-10-13 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de junio 1929 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Ladik frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1948-1952. Post la diplomo li ricevis postenon samloke en la universitato. Li instruis tie ĝis 1957, poste li laboris en farmacia uzino, baldaŭe en instituto. En 1969 li estis gastoprofesoro en Novjorko. En 1972 li forlasis Hungarion kaj li profesoriĝis en Munkeno. Baldaŭe li denove instruis en Usono. Inter 1975-1998 li estis katedrestro. Li okupiĝis ekzemple pri molekuloj, precipe pri hidrogeno. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn. Li ricevis 2 hungarajn kaj unu germanan premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Ultraviolet absorption spectra of diphenyl sulphone and benzene sulphonic acid (1953)
  • Kvantumbiokémia (1967)
  • Theory of DNA. Summary of results and study program (1973)
  • Energy bands in DNA, in "Spectroscopy of Biological Molecules" (1983)
  • What can we learn from high Tc ceramic superconductors for the design of organic superconductors? (1990)

Fontoj redakti