MIHÁLIK János (pro. miha:lik) estis hungara inĝeniero pri akvoafero naskita en Arado la 28-an de decembro 1818 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de marto 1892.

János Mihálik
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1818 (1818-12-28)
en Arad
Morto 28-an de marto 1892 (1892-03-28) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akva inĝenierio
vdr

Biografio redakti

János Mihálik studis en Tulln kaj Hainburg. En 1845 li diplomitiĝis ankaŭ en la Porinĝiera Instituto de Peŝto. En 1845 li partoprenis en la konstruadoj de kanalo Ferenc. En 1847 li studvojaĝis eksterlande, en Italio li estis ĉefinĝeniero ĉe la reguligado de rivero Pado. Reveninte en Hungarujon, li konstruis la kanalon Ferenc ĝis Bezdan, poste li laboris ĉe la reguligado de Tisa. Dum la liberecbatalo de la hungara revolucio de 1848 li estis kapitano, poste kolonelo. Post la liberecbatalo li finis la konstruadon de la kluzo de Bezdan. De 1850 li alvenis al teknika direktoraro de Vieno, kie li priokupiĝis la konstruadon de vojoj kaj la riverreguligadojn, la planojn de marĉsekigado de Laibach. En 1856 li faris la unuan eŭropan betonkonstruaĵon kun la ŝipkluzo de Bezdan.

Verkoj redakti

  • Praktische Anleitung zum Baue der Strassen aus Klinkern (Wien, 1857);
  • Praktische Anleitung zum Betonbau… (Wien, 1859);
  • Die hydraulischen Kalke und Cemente. . . (Pest, 1865);
  • Jelentés Budapest főváros csatornázása tárgyában (Pest, 1877).

Fonto redakti