János Pap

hungara politikisto

János Pap [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, teknikisto.

János Pap
Persona informo
Pap János
Naskiĝo 23-an de decembro 1925 (1925-12-23)
en Kaposvár
Morto 22-an de februaro 1994 (1994-02-22) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Pap [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1925 en Kaposvár. Li mortis la 22-an de februaro 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Pap post lernado estis teknikisto, inter 1946 kaj 1949 li laboris en elektrejo en Ajka, poste li havis partian postenon. Inter 1952 kaj 1954 li frekventis partian altlernejon. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li estis partiestro de Veszprém, inter 1961 kaj 1963 li estis ministro pri enlandaj aferoj, poste vicĉefministro 2 jarojn, fine inter 1965-1985 li denove estis partiestro de Veszprém. Li estis parlamenta deputito inter 1958 kaj 1985, krome li havis signifan partian postenon.

Fontoj redakti