János Pollák [jAnoŝ polAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pollák János estis hungara pastro, kanoniko, abato, profesoro.

János Pollák [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1824 en Dunaföldvár. Li mortis la 1-an de decembro 1884 en Pécs.

Biografio redakti

János Pollák frekventis gimnazion en Buda, poste li lernis filozofion en Pécs, teologion en Pest (urbo). Li iĝis diakono en 1845, pastro en 1846. Li eklaboris en la episkopa biblioteko en Pécs, tiutempe li doktoriĝis. Li estis prefekto kaj instruisto en la seminario en la sama urbo. Inter 1858 kaj 1869 li instruis en Reĝa Universitato de Pest, kie li estis dekano en 1862, rektoro en 1868. En 1867 li estis nomumita kanoniko, en 1871 abato. Ekde 1869 li redaktis katolikan revuon. Inter 1874 kaj 1883 li estis direktoro de jura akademio, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A kinyilatkoztatás tantételéről (1858)
  • Historia revelationis biblicae (1859)
  • Renan és az apostolok (1866)
  • Beszéd, melyet a m. kir. tudományegyetem... (1869) - universitata parolado

Fontoj redakti