János Ranolder [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ranolder János Nepomuk estis hungara pastro, kanoniko, episkopo, abato, altlerneja instruisto.

János Ranolder
János Ranolder en 1857
János Ranolder en 1857
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1806 (1806-05-16)
en Pécs
Morto 12-an de septembro 1875 (1875-09-12) (69-jaraĝa)
en Csopak
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr
János Ranolder

János Ranolder [1] naskiĝis la 16-an de majo 1806 en Pécs, li mortis la 12-an de septembro 1875 en Veszprém (urbo).

Biografio redakti

János Ranolder frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste seminarion en Pest (urbo), fine li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Li pastriĝis en 1829 kaj li komencis sian pastran karieron en sia naskiĝurbo. En 1831 li doktoriĝis en Vieno. Inter 1831-1840 li instruis en seminario en Pécs, ekde 1834 ankaŭ bibliotekisto. Inter 1840 - 1846 li ekinstruis en la menciita universitato, poste li estis seminaria prefekto. Intertempe en 1845 li estis nomumita kanoniko. En 1849 li havis postenon en ministerio en Vieno, en la sama jaro li estis nomumita abato kaj episkopo. Li havis la titolojn vera interna sekreta konsilisto (1854) kaj papa apudulo (1862). En 1861 li konstruigis kastelon en Csopak, apude vitejo etendiĝis. Libertempe li okupiĝis pri vinberoj. Li estis mecenato de instruado kaj sanafero. Li ricevis reĝan premion en 1854.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Hermeneuticae biblicae generalis principia rationalia christiana et catholica (1838, 1859)
  • Sermones sacri auditoribus suis oblati (1842)
  • A katholikus anyaszentegyház szertartásai a veszprémegyházmegyei népiskolák számára (1851, 1853)
  • Elisabeth – Gisela – Herzogin in Baiern, erste Königin von Ungarn (1854)
  • R. J. veszprémi püspök körlevele az egyházmegye papságához és híveihez (1866)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti