János VERES [jAnoŝ vereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veres János estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, urbestro.

János Veres
Persona informo
Veres János
Naskiĝo 5-an de februaro 1957 (1957-02-05) (67-jaraĝa)
en Nyírbátor
Lingvoj hungaraanglagermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Debrecen University of Agrarian Sciences‏ • Universitato Corvinus de Budapeŝto vd
Partio Hungara Socialista Laborista PartioHungara Socialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Alexandra Dobolyi vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • inĝeniero-agronomo • kontisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
János Veres

János Veres [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1957 en Nyírbátor.

Biografio redakti

János Veres akiris diplomon en Universitato de Debrecen en 1981, poste li akiris plian diplomon en Ekonomia Universitato pri Marx Károly en 1986, fine li doktoriĝis. Li komencis labori jam post la unua diplomo en diversaj agrikulturaj firmao aŭ eĉ propra firmao. En 1980 li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio, post jaroj li estis partiestro pri urbo. En 1989 li aliĝis al la nova fondita Hungara Socialista Partio. Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 2014. En 2002 li estis elektita urbestro de sia naskiĝurbo, sed li abdikis en la sekva jaro, ĉar li estis nomumita subministro pri financo, poste ministro inter 2005 kaj 2009. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Fontoj redakti