József Dévald
József Dévald [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dévald József estis hungara kuracisto, otorinolaringologo, parlamentano.
József Dévald | |
---|---|
József Dévald inter koreaj infanoj (1956-1957) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1925 en Jósvafő |
Morto | 14-an de septembro 1982 (57-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
József Dévald naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1925 en Jósvafő, li mortis la 14-an de septembro 1982 en Miskolc.
Biografio redakti
József Dévald maturiĝis en gimnazio en Kassa (tiam hungara urbo) en 1943. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1950, sed intertempe li estis ankaŭ soldato kaj militkaptito. Post la diplomo li eklaboris en hospitalo en Miskolc kaj post 3 jaroj li akiris fakdiplomon pri otorinolaringologio. En 1956 li estis hospitalestro en Koreio. En la sekva jaro li hejmenvenis kaj kuracadis plu en Miskolc, kie li faris ankaŭ kirurgiajn operaciojn. Inter 1971-1980 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Li havis edzinon.
Memorigiloj redakti
- busto en Miskolc (2015)