József Fodor (pentristo)

József Fodor [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor József estis hungara pentristo.

József Fodor
József Fodor en 2004
József Fodor en 2004
Persona informo
Naskonomo Fodor József
Naskiĝo 9-an de decembro 1935 (1935-12-09)
en Hódmezővásárhely
Morto 8-an de majo 2007 (2007-05-08) (71-jaraĝa)
en Hódmezővásárhely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gyula Juhász Teacher Training College
Okupo
Okupo grafikisto • pentristo
vdr

József Fodor [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1935 en Hódmezővásárhely, li mortis la 8-an de majo 2007 en Hódmezővásárhely.

Biografio redakti

József Fodor akiris diplomon en pedagogia altlernejo en Szeged en 1958. Lia plej grava pentrista instruisto estis László Vinkler. En 1965 li fondis artistan kolonion en Mártély. Li gvidis ĝin inter 1976 kaj 1998. Tiutempe li estis ankaŭ atelierestro en sia naskiĝurbo. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter 1971-2003.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Hódmezővásárhely (1964, 1975, 1986, 1995, 2005)
  • Pécs (1966, 1981)
  • Budapeŝto (1971, 1982, 1989, 2002)
  • Szeged (1977, 1986, 1992)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Esküvő (1982, granda murpentraĵo en Mindszent)
  • Tél
  • Patak
  • Mártély
  • Kazlak
  • Ég és föld (1987)

Fontoj redakti