László Vinkler
László Vinkler [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vinkler László estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.
László Vinkler | |
---|---|
László Vinkler | |
Persona informo | |
Naskonomo | Vinkler László |
Naskiĝo | la 1-an de oktobro 1912 en Szabadka (Hungara reĝlando) |
Morto | la 2-an de decembro 1980 en Szeged (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo • universitata instruisto |
László Vinkler [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1912 en Szabadka (Hungara reĝlando, nuntempa Subotica en Serbio), li mortis la 2-an de decembro 1980 en Szeged.
Biografio redakti
László Vinkler akiris diplomon en Hungara Belarta Universitato en 1935, sed samtempe li studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li ekspoziciis ekde 1931, li ricevis la unuan pentristan premion dum la studentaj jaroj en 1933. Liaj plej gravaj instruistoj estis (pri pentrado) Bertalan Karlovszky kaj Oszkár Glatz. Post la diplomo li havis stipendion en Romo, krome li studvojaĝis al Parizo (1937) kaj Sicilio (1939). En 1944 li estis dekoraciisto de Nacia Teatro (Szeged). Inter 1947 kaj 1957 li estis fondinta katedrestro de Pedagogia Altlernejo Juhász Gyula, poste pro la Hungara revolucio de 1956 li estis forigita ĝis 1972. Baldaŭ li ricevis plurajn premiojn.
El solaj ekspozicioj redakti
- Szeged (1942, 1957, 1963, 1971, 1979, 1982, 1997, 2001, 2006)
- Budapeŝto (1959, 1982, 2001)
- Reggio Emilia (1961)
- Dunaújváros (1976)
El grupaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1947)
- Miskolc (1956)
- Szeged (1960, 1970)
- Orosháza (2001)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- A kék Etna (1939)
- Kerényi Károly portréja (1942)
- Tizian parafrázis (1969)
- Odüsszeusz (1979)