Győző Takács [djOzO takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Győző estas hungara ceramikisto, instruisto.

Győző Takács
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1938 (1938-06-23) (85-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gyula Juhász Teacher Training College
Okupo
Okupo ilustristo • ceramikisto
vdr

Győző Takács [1] naskiĝis la 23-an de junio 1938 en Szeged.

Biografio redakti

Győző Takács abiturientis en mezlernejo en Budapeŝto kaj li frekventis artan rondon, kie lia plej grava majstro estis Jenő Barcsay. Liaj anoncoj en la belarta altlernejo estis plurfoje rifuzitaj, tial li akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en Szeged en 1961. Lia majstro estis László Vinkler. Li instruis 15 jarojn en Makó, poste li vivis en Békéscsaba. En Hódmezővásárhely li konatiĝis kun la ceramikotekniko, liaj ceramikaj planoj estis produktitaj ne nur tie, sed ankaŭ en Mezőtúr kaj Hollóháza. Krom la instruado (nun en mezlernejo en Mezőtúr) kaj ceramikaĵoj li kreis ankaŭ pli malofte grafikaĵojn, pentraĵojn kaj ilustraĵojn. Li ricevis premiojn, distingojn inter 1963-2006. Lia edzino naskis 2 filinojn.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

  • Makó (1964)
  • Mezőtúr (1964, 2011)
  • Tokaj (1969, 1972)
  • Hódmezővásárhely (1971)
  • Szeged (1971, 1982, 1990)
  • Békéscsaba (1976, 1983, 2007)
  • Budapeŝto (1985, 1988)
  • Szarvas (2002)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj ceramikaĵoj [1] redakti

  • ceramikaĵo (1968, Makó)
  • mozaiko (1979, Békéscsaba)
  • ceramika reliefo (1982, Békéscsaba)
  • reliefo (1984, Szolnok)
  • ceramikaĵo (1992, Zuriko)
  • reliefo (1994, Orosháza)

Fontoj redakti

Referencoj redakti