István Zsignár
István Zsignár [iŝtvAn ĵignAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsignár István estis hungara pentristo, instruisto.
István Zsignár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1930 en Golop |
Morto | 19-an de julio 2002 (72-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
István Zsignár [1] naskiĝis la 12-an de junio 1930 en Golop, li mortis la 19-an de julio 2002 en Miskolc.
Biografio redakti
István Zsignár akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Gyula Juhász en 1954. Lia majstro estis László Vinkler. Ekde 1958 li partoprenas en ekspozicioj, en la sama jaro li instruis en Battonya, poste en Miskolc. Li ne nur instruis kaj pentradis, sed ankaŭ gvidis pentristajn rondojn. Inter 1962 kaj 1969 li gvidis la pentristan kolonion en Tokaj. Li studvojaĝis en la socialismaj landoj, ankaŭ en Italio, Francio, Grekio. En 1981 li forlasis la instruadon kaj okupiĝis nur pri pentradoj. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn, pli malofte portretojn kaj aĵpentraĵojn. Li ricevis premiojn inter 1959–1997.
El solaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Faluvége
- Füzérradványi táj III. (1979)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva membiografio Arkivigite je 2007-05-25 per la retarkivo Wayback Machine