József Károly Dankó

József Károly DANKÓ [jOĵef kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dankó József Károly estis hungara episkopo, eklezia verkisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1881).

József Karóly Dankó
(1829–1895)
József Karóly Dankó. 1895
József Karóly Dankó. 1895
Persona informo
Naskiĝo 26-a de januaro 1829
en Pozsony, nuna Bratislavo, Hungario
Morto 16-a de januaro 1895
en Pozsony, Hungario
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hungaralatinagermana vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Alma mater Hungara Scienca Akademio
Profesio
Okupo pastro vd
Aktiva dum 1855–1895 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Károly Dankó [1] naskiĝis la 26-an de januaro 1829 en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 16-an de januaro 1895 en Pozono.

Biografio redakti

József Károly Dankó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis teologion en Nagyszombat kaj Vieno. Li pastriĝis en 1851. En 1857 li ekinstruis en altlernejo en Vieno, kie li pli frue lernis. En 1868 li iĝis lernejestro en Esztergom. Foje li esploris arthistoriaĵojn kaj ekleziajn artaĵojn en Germanio, Francio, Belgio, Nederlando, Italio. Menciindas lia riĉa kolektaĵo pri artaĵoj, pri tio okazis ekspozicio en 1871. Li ricevis la rangon episkopo en 1890.

Verkaro (elekto) redakti

  • Historia revelationis divinae (1867)
  • Magyar szertartási régiségek (1871)
  • Magyar egyházi bibliográfiai érdekességek (1889)
  • A franczia könyvdísz a renaissance-korban (La francaj libroornamaĵoj dum la renesanco) (1886)

Fontoj redakti