József Kőrösy [jOĵef kOroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőrösy József estis hungara statistikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1903). Ĝis 1869 li uzis sian originan nomon Hajduska József, krome li havis nobelan antaŭnomon "Szántói" ekde 1897, fine menciindas lia nomformo Kőrösi József. Lia nepo estis Ferenc Kőrösy (kemiisto).

József Kőrösy
Persona informo
Naskonomo Heiduschka József
Naskiĝo 20-an de aprilo 1844 (1844-04-20)
en Peŝto
Morto 23-an de junio 1906 (1906-06-23) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Salgotarjani Street Jewish Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Kornél Kőrösy
Okupo
Okupo ĵurnalisto • statistikisto • universitata instruisto
vdr

József Kőrösy [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1844 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de junio 1906 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Kőrösy devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li interrompis la studadon en Reĝa Universitato de Pest pro financaj problemoj. Li eklaboris en firmao, dume foje li iomete lernis. Li verkis ekonomiajn artikolojn ekde 1867. Baldaŭe li studvojaĝis ekzemple al Francio, kie li studis statistikajn oficejojn. En 1870 li ricevis direktoran postenon en la ĵus fondita ĉefurba statistika oficejo. Ekde 1883 li ankaŭ instruis demografion en la universitato. Li okupiĝis precipe pri demografio kaj Budapeŝto, li unua faris komparojn inter Budapeŝto kaj aliaj urboj. Li proponis unua tutmondan popolnombradon, kiu fariĝis nur post jarcento. Li ricevis Honoran Legion, krome precipe eksterlandajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

 
Memortabulo de József Kőrösy
 
Memortabulo de József Kőrösy sur la naskiĝdomo
  • Jövedelmi adótanulmányok az 1870. évről (1870)
  • Budapest főváros 1881. évben: A népleírás és népszámlálás eredményei (1881)
  • Place de la démographie (1884)
  • Armuth und Todesursachen. (1886)
  • A budapesti túlzsúfolt lakások (1893)
  • An estimate of the degree of legitimate natality (1895)
  • Budapest székesfőváros közoktatásügyi statisztikája (Edukada statistiko de ĉefurbo Budapeŝto), (1900)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti