József Pataki (aktoro)

József Pataki [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pataki József estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Piha, lia familia nomvarianto estis Pataky [pataki].

József Pataki
Persona informo
Naskonomo Piha József
Naskiĝo la  4-an de marto 1875(nun 1875-03-04)
en Hungario Apácapuszta (Hungario)
Morto la 9-an de aŭgusto 1957
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • theatre historian
vdr

József Pataki [1] naskiĝis la 4-an de marto 1875 en Apácapuszta, li mortis la 9-an de aŭgusto 1957 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Pataki interrompis la lernadon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1895 kaj li lernis plu en Teatra Akademio, kie li akiris diplomon en 1898. Liaj ĉefaj instruistoj estis Ede Újházi kaj Imre Császár. Post la diplomo li debutis en Szatmár, baldaŭ li sekvis migran trupo de Albert Kövessy, poste li apartenis al diversaj teatroj aŭ migrantaj trupoj en provinco. Li havis rolojn en Budapeŝto ekde 1912, en la sekva jaro li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1914 lia kontribuo pri historio de la hungara teatro atingis premion en konkurso, en la sekvaj jaroj li ofte verkis artikolojn pri la teatroj. Li instruis ankaŭ en la menciita akademio depost la 1-a mondmilito. En 1925 li ricevis la taskon establi muzeon pri la Nacia Teatro, post 2 jaroj li estis ankaŭ ties bibliotekisto. Lastfoje li estis en scenejo de Nacia Teatro en 1944, poste li retiriĝis.

Li ricevis premiojn en 1914 kaj 1917. Li edziĝis en 1921, baldaŭ li havis 3 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Tamás Úrfi kalandjai (1918)
  • Hol van a kisködmön? (1928)
  • Kalotaszegi Madonna (1943) – kuratoro
  • Déryné (1951)

Lia libro redakti

  • A magyar színészet története 1790-1890 (Historio de la hungara teatro 1790-1890) (1922)

Fontoj redakti