József Rill [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rill József estis hungara instruisto. Liaj pseŭdonimoj estis Sombereki, Krónikás kaj Szókimondó.

József Rill [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1839 en Hungara reĝlando en Módos (nuntempa Jaŝa Tomicj en Serbio), li mortis la 5-an de aprilo 1909 en Ipolyság (nuntempa Šahy en Slovakio).

Biografio redakti

József Rill frekventis pedagogian lernejon en Versec, poste li instruis en sia naskiĝurbo kaj en aliaj lokoj. Jam en 1861 li kreis projekton pri la hungara instrusistemo, kiu oficialiĝis en 1868. En la studjaro 1868 helpe de stipendio li ekzamenis la instruadan sistemon en Germanio. Inter 1869 kaj 1873 li instruis en pedagogia lernejo en Buda, poste li estis pedagogia inspektoro en diversaj departementoj. Li longe redaktis diversajn padagogiajn revuojn kaj li fondis plurajn pedagogiajn societojn. En 1907 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Vezérlapok a néptanító számára a «Pučelnica» című bolgár nyelvű ABC-és könyvhöz (Buda, 1869)
  • Politikai hitvallás (Budapeŝto, 1875)
  • A hülyék neveléséről és ápolásáról (Pri edukado kaj flegado de idiotoj), (1882)
  • A magyar iskolajog alapelvei (Principoj de la hungara lerneja rajto) (1883)
  • Egyházpolitika a tanügy terén. Tudósítások-, hozzászólások-, felhívások-, nyilatkozatok-, határozatok- és emlékiratokban, intézkedések-, értekezések-, levelek-, rendelkezések- és ujságczikkekben (Szekszárd, 1895 (Budapeŝto, 1896)

Fontoj redakti