József Sándor (politikisto)
SÁNDOR József [s'ndor] estis rumanuja hungara politikisto, verkisto, redaktoro. Li naskiĝis la 16-an de novembro 1853 en Bukareŝto kaj mortis en 1945 en Kluĵo.
József Sándor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1853 en Bukareŝto |
Morto | 6-an de junio 1945 (91-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio |
Okupo | |
Okupo | politikisto etnografo |
Kariero
redaktiJózsef Sándor pristudis ekde 1874 ĝis 1884 medicinon kaj filologion en Budapeŝto, Bukareŝto kaj Koloĵvaro. En 1885 li estis unu el la fondintoj de la Erdélyi Magyar Közművelődési Egyesület (EMKE). El tiu elbranĉiĝis la Erdélyrészi Kárpát Egyesület en 1891, kiu organizis la movadon turistan. Li luktis por estigo de Székely Szövetség en 1892 por disvolvigo de Sikullando. Inter 1895 kaj 1905 li estis landkunvena deputito. En 1921 li estis unu el fondintoj de la Erdélyi Magyar Párt, ekde 1922 li estis ano de rumana parlamento. Li estis la unua hungara tradukisto de Mihai Eminescu.
Verkoj
redakti- Erdélyi útikalauz (kun Lajos Merza, Kolozsvár, 1891).
- Kossuth Lajos történelmi küldetése (Kolozsvár, 1892);
- Valótlanságok (Kolozsvár, 1899).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon