Júlia Báthory [bAtori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Báthory Júlia, en Francio Juliette de Bathory estis hungara vitralisto, instruisto.

Júlia Báthory
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1901 (1901-12-31)
en Budapeŝto
Morto 3-an de majo 2000 (2000-05-03) (98-jaraĝa)
en Pécsvárad
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo artisto
vdr

Júlia Báthory [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1901 en Budapeŝto, ŝi mortis la 3-an de majo 2000 en Pécsvárad.

Biografio redakti

Júlia Báthory devenis el aristokrata familio. Ŝi lernis en sia naskiĝurbo kaj Debrecen, poste ŝi akiris diplomon en Munkeno en 1929. Ŝia plej grava instruisto estis en:Adelbert Niemeyer, ŝia plej grava samlernejano estis Margit Kovács. Post siaj studoj ŝi studvojaĝis en Germanio, poste ŝi okupiĝis pri artaj vitroobjektoj. En 1930 ŝi translokiĝis en Parizon, post 3 jaroj ŝi fondis studion. Ŝi eltrovis novajn teknologiojn pri la vitraĵoj. Post eksplodo de la 2-a mondmilito ŝi devis hejmenveni. Inter 1953 kaj 1970 ŝi instruis en arta gimnazio. Intertempe en 1959 ŝi edziniĝis kaj poste ŝi edukis 3 filojn de la edzo (unu el la filoj estis András Szilágyi (vitroartisto)). Ŝi ricevis plurajn premiojn.

El solaj ekspozicioj redakti

  • 1930, 1933 Parizo
  • 1970, 1993 Budapeŝto
  • 2000 Dömsöd, konstanta ekspozicio

El grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj vitroartaĵoj redakti

  • 1938 Vadászat Parizo (vitroreliefo)
  • 1941–1942 Goldberger Zuriko (8 vitraj muraĵoj)
  • 1960 Budapeŝto (vitraj muraĵoj)

Fontoj redakti