Jindřich Fügner

(Alidirektita el J. Fügner)

Jindřich FÜGNER (naskiĝis la 12-an de septembro 1822 en Prago, mortis la 15-an de novembro 1865 en Prago) estis ĉeĥa popola verkisto kaj unu el la fondintoj (en 1862) de la unua bohemia gimnastika asocio Sokol.

Jindřich Fügner
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1822 (1822-09-12)
en Prago
Morto 15-an de novembro 1865 (1865-11-15) (43-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Katerina Fugnerova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Renata Tyršová (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komercisto
sporta administristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jindřich Fügner

Fügner heredis de sia patro familian komercejon kaj poste iĝis estro de asekura agentejo. Kvankam ĉef-profesie komercisto, li dum multaj jaroj studis en pluraj landoj por pliigi sian ĝeneralan scion. Li dediĉis multe da tempo al muziko kaj sporto kaj interesiĝis pri sociologio.

En ĉeĥaj patriotaj rondoj li renkontis Miroslav Tyrš, kiu interesis lin pri la ideo de gimnastika asocio.[1] Je la fondo de la praga sekcio Sokol Pražský li iĝis ties unua prezidanto; li sukcesis konstruigi la unuan gimnastikejon en Prago (ĉeĥe "Sokolovna", en strato Žitná). Lia influo favoris la demokratian strukturon de la asocio Sokol.

Referencoj

redakti
  1. (CS) PRECLÍK Vratislav : Prezident Masaryk a sokolská myšlenka, in Čas: časopis Masarykova demokratického hnutí, duben - červen 2018, roč. XXVI. čís. 122. ISSN 1210-1648, str.10 – 16 (Sokol)

Eksteraj ligiloj

redakti