Jacopo Sannazaro
Jacopo SANNAZARO (Napolo, Reĝlando de Napolo, 28a de julio 1458 - samloke, 1530) estis itala verkisto de la Renesanco kiu verkis en latino kaj en itala.
Jacopo Sannazaro | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Azio Sincero |
Naskiĝo | 28-an de julio 1457 en Napolo |
Morto | 24-an de aprilo 1530 (72-jaraĝa) en Napolo |
Tombo | Tomb of Jacopo Sannazaro (en) |
Lingvoj | itala • latina |
Ŝtataneco | Reĝlando de Napolo |
Alma mater | Accademia Pontaniana (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto |
Vivo kaj verko
redaktiSannazaro (literumita ankaŭ kiel Iacobo Sannazzaro) estis napola posteulo de nobela familio de Lomellina. Li kreskiĝis en San Cipriano Piacentino kaj studis en la Akademio Pontaniana de Napolo, prezidita de la fama humanisto Giovanni Pontano. Tie li publikigis laŭ pseŭdonimo literatura Actius Syncerus. En tiu kunlaboris kaj publikigis itale aŭ latine, humanistoj aŭ poetoj kiel Antonio Minturno, Girolamo Seripando, Luigi Tansillo, Bernardo Tasso kaj Giulio Cesare Caracciolo. Tie verkis ankaŭ hispanoj kiel la erasmisto Juan de Valdés, la poeto toleda Garcilaso de la Vega kaj la historiisto kaj humanisto Juan Ginés de Sepúlveda. Giacomo Pontano estis lia amiko kaj dediĉis al li sian dialogon pripoezian Actius.
Sannazaro, klera humanisto kaj poeto, lasis nombrajn verkojn en latino kaj itala. Inter la unuaj elstaris "Bukolika", inspirita de Virgilio, la kvin Eclogae piscatoriae, kiuj priskribas la Golfon de Napolo, tri libroj de Elegioj kaj la religia poemo De partu Virginis, kiu ne estis publikita ĝis 1526. Inter itallingvaj verkoj elstaras liaj Gliommeri, gravaj por la itallingva paremiologio, la Farse aŭ farsoj kaj Rime, inspiritaj en tiuj de Francesco Petrarca.
Lia majstroverko en itala estas "Arcadia" (Venecio, 1502), unu de la plej elstaraj verkoj de la humanisma sento kaj kies sukceso rezultis en la renesanca subĝenro de la paŝtista novelo. Temas pri romano komponita de dekdu eklogoj antaŭataj de po unu ampleksa proza rakonto. Ĝi rakontas la vivon de la juna Sincero (la poeto mem), kiu, post amafera seniluziigo, foriras el Napolo kaj iras al Arkadio, kie li trovas pacon kaj serenecon de spirito per simpla vivo de la paŝtit-poetoj de la regiono. Sed koŝmaro instigas lin reveni al Napolo, kie li ekkonas pri la morto de sia amatino.
La Arkadio plifirmigis ĝenron, nome tiu de la paŝtista novelo, en la literaturo kaj itala kaj de la cetero de Eŭropo, kaj estis konsiderata modelo kaj arketipo de la poezia prozo. Ĝi influis en la isabela Anglio (Philip Sidney) kaj la renesanca Kastilio (La Arcadia de Lope de Vega; Jorge de Montemayor kaj liaj Los siete libros de la Diana) kaj en la manierismo (Bernardo de Balbuena kaj lia Siglo de Oro en las selvas de Erifile).