Jakob FREUDJacob Koloman Freud (1815–1896) estis la patro de Sigmund Freud, fondinto de psikoanalizo.

Jakob Freud
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1815 (1815-12-18)
Morto 23-an de oktobro 1896 (1896-10-23) (80-jaraĝa)
Tombo Malnova juda tombejo en Vieno
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Familio
Patro Schlomo Freud
Patrino Pessel Hoffman
Edz(in)o Amalia Freud
Infanoj Sigmund Freud • Anna Freud Bernays • Julian Freud • Esther Adolfine Freud • Pauline Regine Freud • Regina Debora Freud • Maria Freud • Alexander Freud
Okupo
Okupo komercisto
vdr

Naskiĝinta en la urbo de nuna Ukrainio Tysmenytsia, tiam en Reĝlando Galicio kaj Lodomerio de la Aŭstra Imperio,[1] kaj el Ĥasidisma deveno kvankam li mem estis klerisma judo de Haskala,[2] li vivtenis sin kiel lankomercisto.[3] Fakte li estis malriĉiĝinta komercisto, estis jam preskaŭ kvardekjara kaj trian fojon edziĝinta, kiam naskiĝis Sigmund Freud, kiu havis du pli aĝajn duonfratojn kaj sep pli junajn gefratojn. Kiam Sigmund naskiĝis, lia plej aĝa duonfrato jam estis patro, kaj tiel Sigmund estis onklo denaske, kaj lia nevo Johano estis konstanta (kaj pli aĝa) kunludanto en liaj pli fruaj jaroj.[4] Ernest Jones spekulacias ke la malkutima familia fono eble kondukos poste Sigmund al frua intereso en familidinamiko.[5]

Bibliografio redakti

  • Marianne Krüll, Freud and his Father (1979)
  • Leonard Shengold, 'Freud and Josef', en M. Kanzer eld, The Unconscious Today (1971)

Notoj redakti

  1. Scherer, Frank F. (Januaro 2015). The Freudian Orient: Early Psychoanalysis, Anti-Semitic Challenge, and the Vicissitudes of Orientalist Discourse. ISBN 9781782202967.
  2. Peter Gay, Freud (1989) p. 599-600
  3. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (964) p. 32
  4. Peter Gay, Freud (1989) p. 5-6
  5. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (964) p. 37-40