James Whitney Young

usona astronomo

James Whitney Young (naskiĝis la 24-an de januaro 1941 en Portlando (Oregono)) estas usona astronomo. Li laboris preskaŭ 47 jarojn ĉe la Observatorio de Table Mountain de la Jet Propulsion Laboratory, li emeritiĝis la 16-an de julio 2009.

James Whitney Young
Persona informo
NomoJames Whitney Young
Dato de naskiĝo24-a de januaro 1941
NaskiĝlokoPortlando (Oregono)
Aĝo83
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Kariero redakti

Li estis teknika gvidisto dum la Century 21 Exposition organizita de la NASA en Seatlo en 1962. Tie, li estis kuraĝigita kandidatiĝi por posteno de " helpanta observanto " kaj " teknikisto en malhela ĉambro " ĉe la ĵus disvolvita Observatorio de Table Mountain, kun teleskopo de 41 cm, kiu komencis plenajn observojn je komenco de 1962. Tie, li realigis fotografiajn superrigardojn de Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno en specifaj koloroj de UV ĝis IR. Kiam nova teleskopo de 61 cm estis instalita en 1966, li komencis observojn de asteroidoj kun la astronomoj Ellis D. Miner kaj Alan W. Harris. La rotaciaj rapidoj de asteroidoj iĝis lia fako : Liaj pli ol 30 publikaĵo en Icarus generis la duonon de la tiu-epokaj konataj rotaciaj rapidoj de la malgrandaj korpoj de la Sunsistemo.

Kun la apero de potecaj laseroj, Young engaĝiĝas en pluraj sukcesaj projektoj uzantaj laserojn, unue por la kosmosondilo Surveyor 7 sur la Luno (1968), poste por du programoj de lasera telemetrio al satelitoj disvolvitaj de JPL en la 1990-aj jaroj, kaj fine por la misio Galileo je kelkaj 6 milionoj da km for de Tero. En ĉiuj kazoj, Young estis responsulo por direkti la teleskopon kaj sekvi la celojn.

James Whitney Young partoprenis al la instalado en 1969 de granda planeda spektroskopo en la fokuso de la teleskopo de 61 cm. Li pro tio disvolvis teknikon de stokado en malvarmo por plakoj de tre granda sentemo.

En 1998, Young estis enoficigita oficiala observanto por la 2-Micron All Sky Survey (2MASS), kampanjo de ĉiela infraruĝa observado,kunlaboro inter la Kalifornia Instituto de Teknologio kaj la Universitato de Masaĉuseco en Amherst. Li faris observojn elde la Monto Hopkins (sudo de Tucson) kaj elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio ĝis 2000 ; dum tiu tempo li gardis siajn respondecojn por JPL ĉe la Observatorio de Table Mountain.

Je la fino de 2002, Young komencis studojn pri asteroidoj precipe la apud-teraj objektoj kaj la kometoj malkovrita de kampanjoj kiel NEAT, LINEAR, LONEOS, Catalina Sky Survey kaj Spacewatch.

Minor Planet Center atribuas al li la malkovron de 256 asteroidoj inter 2002 kaj 2009.[1] Li krome malkovris la supernovaon SN 2004eg.[2]

La asteroido 2874 Jim Young estis nomita en lia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo James Whitney Young en la angla Vikipedio.