Jan Dzierżon

Jan Dzierżon (germana skribo Johann Dzierzon) (naskiĝis la 16-an de januaro 1811 en Łowkowice (distrikto Kluczborski), mortis la 26-an de oktobro 1906 samloke) – silezia pastro, abelisto kaj sciencisto. Nomata "patro de la nuntempa abelbredado”.

Jan Dzierżon
Dzierzon.jpg
Persona informo
Jan Dzierżon
Naskiĝo 16-an de januaro 1811 (1811-01-16)
en Łowkowice, Prusia Silezio, Flag of the Kingdom of Prussia (1803-1892).svg Reĝlando Prusio
Morto 26-an de oktobro 1906 (1906-10-26) (95-jara)
en Łowkowice, Prusia Silezio, Flag of Germany (1867–1918).svg Germana Imperiestra Regno
Tombo Opola Provinco [#]
Religio katolikismo [#]
Etno poloj [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Imperiestra Regno [#]
Alma mater Universitato de Vroclavo [#]
Familio
Parencoj Victor Kaluza [#]
Profesio
Okupo abelisto • entomologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Naskiĝis en pola familio setliĝinta en Łowkowice. Nomo de lia praavo Jerzy Dzierżon (1717-1800) aperas en la plej malnova pola kroniko de Łowkowice. Pastro Jan Dzierżon kultivis polecon kaj konsideris sin polo.

Jan Dzierżon

Jan Dzierżon dum 70 jaroj sin dediĉis al abelbredado. Liaj du fundamentaj atingaĵoj estas invento de la konstru-principoj de abelujo kun movebla konstruaĵo kaj malkovro de partenogenezo. Li revoluciigis abelbredadon, signife pligrandigante produktadon de mielo gajnis la mondan famon.