Jan Rodowicz pseŭdonomo Anoda (naskiĝis la 7-an de marto 1923 en Varsovio, mortis la 7-an de januaro 1949 samloke) – pola skolto, soldato de Grizaj Taĉmentoj, Pola Enlanda Armeo kaj Delegitaro de Armitaj fortoj, leŭtenanto. Murdita dum torturoj de stalinisma Pola Ministerio pri Publika Sekureco.

Biografio redakti

Juneco redakti

Filo de Kazimierz Rodowicz, inĝeniero kaj profesoro de Teknika Universitato en Varsovio kaj Zofia Bortnowska, filino de generalo Władysław Bortnowski. Li frekventis privatan Universalan Lernejon de la Asocio de Mazovia Tero, kie membriĝis al la 21-a Varsovia Skolta Taĉmento je la nomo de generalo Ignacy Prądzyński. En la jaroj 1935-1939 lernis en Ŝtata Gimnazio kaj Liceo je la nomo de Stefan Batory, kie printempe 1939 parte abiturientiĝis. Dum tiu ĉi periodo daŭrigis skoltan agadon kadre de la 23-a Varsovia Skolta Taĉmento je la nomo de Bolesław Chrobry, kie ekkonis poste famiĝintajn plurajn membrojn de Grizaj Taĉmentoj kiel Tadeusz Zawadzki, Aleks Dawidowski, Jan Bytnar.

Germana okupado redakti

Post malvenko de pola armeo en la defenda milito de 1939, aktiviĝis de oktobro 1939 en konspira agado kiel membro de Grizaj Taĉmentoj. Li partoprenis en multaj agoj de eta sabotado kadre de organizaĵo Wawer. Samtempe sekrete lernis; en 1941 abiturientiĝis. Intertempe eklaboris en elektroteknika laborejo kaj poste en Radia Establejo Philips. En 1943 finis Ŝtatan Lernejon de Elektrotekniko. Ĉi-periode daŭrigis subteran agadon kaj finis kurson pri batala edukado kaj pri granda flankatako. Tiam li partoprenis multajn batal-entreprenoj.

Partopreno en la Ribelo de Varsovio redakti

Dum la ribelo de Varsovio batalis kadre de Pola Enlanda Armeo. Aparte distingiĝis dum batalado pri tombejoj. La 8-an de aŭgusto en la plotono batalis permane kontraŭ germanoj forigante ilin de la Evangelika Tombejo akirante multe da armiloj. Postan tagon grave vundiĝis en maldekstra pulmo kaj estis transportita al malsanulejo. La 11-an de aŭgusto ricevis Arĝentan Krucon de la Ordeno Virtuti Militari de la 5-a klaso kaj avancis ĝis leŭtenanto. La 15-an de septembro denove vundiĝis. Kaj refoje dum transporto al malsanulejo. Nokte de la 17-a/18-a estis transportita trans Vistulon.

Literaturo redakti

  • Agnieszka Pietrzak, Żołnierze Batalionu Armii Krajowej „Zośka” represjonowani w latach 1944-1956 (Soldatoj de la Bataliono de Enlanda Armeo "Zośka" persekutataj en la jaroj 1944-1956), Monografioj de IPN, 44-a volumo, Warszawa 2008

Eksteraj ligiloj redakti