Javier Gutiérrez

hispana aktoro

Javier GUTIÉRREZ Álvarez (Luanco, Asturio, 17a de januaro 1971) estas hispana aktoro de kino, televido kaj teatro, ricevinto de du Goya-premioj pro sia ludado en filmoj La isla mínima (2015) kaj El autor (2017), kaj konata pro sia aktorado en televidaj serioj kiel Los Serrano (2005-2008), Águila Roja (2009-2016), kaj Estoy vivo (2017-2021) krom aliaj filmoj kiel Campeones (2018).​

Javier Gutiérrez
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1971 (1971-01-17) (53-jaraĝa)
en Lluanco
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1997– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li ekinteresiĝis pri aktorado en mezlernejo. Estante 19-jaraĝa, li translokiĝis al Madrido por studi aktoradon, en la Teatra Lernejo de Ángel Gutiérrez. Li ekkarieris teatre en 2000, eklaborante kun la grupo Animalario en la teatraĵo El fin de los sueños, kun Andrés Lima. Ekde tiam li partoprenis en pluraj produktoj de tiu kompanio kaj filmoj de kelkaj oftaj kunlaborantoj kiel Juan Cavestany kaj David Serrano de la Peña.

Li debutis en kino per El otro lado de la cama en 2002 kaj poste partoprenis en kelkaj de la sukcesaj filmoj de la hispana kino, kiel El asombroso mundo de Borjamari y Pocholo, Días de fútbol kaj Torrente 3. Li faris ankaŭ reklamadon kaj kunlaboradon en pluraj sukcesaj televidaj serioj. En 2005 li aliĝis al la serio Los Serrano. Ekde 2009 ĝis 2016, li partoprenis en la populara serio de TVE Águila roja, en kiu li ludis la rolon de Saturno García, "Sátur".

La 30an de marto 2009 li ricevis la Premion Max al plej bona protagonista teatra aktoro pro Argelino, servidor de dos amos, kiu temas pri la terura situacioj de tiuj kiuj riskas sian vivon eksterleĝe almigri.

En 2014, li estis protagonisto de la filmo de Alberto Rodríguez La isla mínima en kiu li ludis policanon kun malhela pasinteco, pro kio li ricevis la arĝentan konkon al plej bona aktoro en la Donostia Kinfestivalo kaj la Goya-premion en sama kategorio.​

En 2015 li partoprenis kun Michael Fassbender en la filmo bazita sur la serio de videoludoj de Ubisoft nome Assassin's Creed, en kiu li ludis la rolon de Tomás de Torquemada. En 2017 li ludis la rolon de Álvaro Martín en la filmo El autor, bazita sur romano de Javier Cercas, pro kiu li ricevis la premion José María Forqué de 2018​ al la plej bona aktorado; kaj premieris en la serioj Estoy vivo (TVE), kun Anna Castillo kaj Alejo Sauras, kaj Vergüenza (Movistar+), kun Malena Alterio.

Filmoj redakti

Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro Notoj
1997 Planeta extraño Luis Pedro Pérez Jiménez Kurto
2002 El otro lado de la cama Fernando Emilio Martínez Lázaro
2003 Días de fútbol Chico del coro David Serrano de la Peña
2004 Crimen ferpecto Jaime Álex de la Iglesia
El asombroso mundo de Borjamari y Pocholo Pocholo Juan Cavestany kaj Enrique López Lavigne
2005 El penalti más largo del mundo Rafa Roberto Santiago
Torrente 3: El protector Juan Francisco Solís Santiago Segura
2006 Un Franco, 14 pesetas Marcos Carlos Iglesias
2007 Días de cine Benito Magallanes David Serrano de la Peña
Salir pitando Rafa Álvaro Fernández Armero
2008 La aventura de Rosa Ŝtelisto Ángela Armero Kurto
Gente de mala calidad Fernando Juan Cavestany
Santos Salvador Santos Nicolás López
2009 Bolsitas Don Ramón Jaume Quiles Kurto
Al final del camino José Roberto Santiago
2010 El orden de las cosas Marcos César Esteban Alenda kaj José Esteban Alenda Kurto
2011 Torrente 4: crisis letal Juan Francisco Solís Santiago Segura
No lo llames amor, llámalo X José Ramón Caño Oriol Capel
Águila Roja: la película Saturno «Sátur» García José Ramón Ayerra
El hijoputa Chencho Adrián Domínguez Barbáchano Kurto
2012 Carpe Diem (todos a pillar) Inspector Gálvez Fele Pastor kaj Manuel Tallafé Kurto
2013 8:00 am Inkvizitoro Cris Maristany Kurto
Gente en sitios Javier Juan Cavestany
Zipi y Zape y el club de la canica Falconetti Oskar Santos
Una noche en el viejo México Booster Emilio Aragón
2014 Historias de Lavapiés Viro Ramón Luque
2 Francos, 40 pesetas Marcos Carlos Iglesias
La isla mínima Juan Robles Alberto Rodríguez Librero
2015 Astronautas Kelnero Javier Ruiz Kurto
El desconocido Lucas Dani de la Torre
Máis ca vida Li mem Rubén Ríos Dokumenta filmo
Truman Konsilisto Cesc Gay
2016 La mano invisible Ángel Marco Antonio Robledo Kurto
El olivo Alcachofa Icíar Bollaín
Servicio técnico Ŝerculo Javier Fesser Kurto
Assassin's Creed Tomás de Torquemada Justin Kurzel
1898: Los últimos de Filipinas Sargento Jimeno Costa Salvador Calvo
La palabra justa Antonio Beiras Miguel Piñeiro Dokumenta filmo
2017 Plan de fuga Rápido Iñaki Dorronsoro
El autor Álvaro Martín Manuel Martín Cuenca
2018 Campeones Marco Montes Javier Fesser
Zero Jaime David Macián Kurto
Durante la tormenta Ángel Prieto Oriol Paulo
2020 Hogar Javier Muñoz David Pastor kaj Álex Pastor Netflix
2021 Bajocero Martín Lluís Quílez
La hija Javier Manuel Martín Cuenca
2022 Modelo 77 Pino Alberto Rodríguez Librero
Mañana es hoy José Luis Nacho G. Velilla Prime Video
2023 Lobo feroz Alonso Gustavo Hernández Ibáñez

Televido redakti

Jaro Titolo Rolulo Ĉeno Notoj
2005 AídaAída Nicolás Telecinco 1 epizodo
2005 - 2008 Los Serrano José Luis «Josico» Salgado Telecinco 69 epizodoj
2006 Películas para no dormir: La habitación del niño Juan Filmax Televida filmo
2008 Las manos del pianista Ricardo Cupido Televisión de Galicia
2009 - 2016 Águila Roja Saturno «Sátur» García La 1 110 epizodoj
2012 Fenómenos Iñigo de Zurrieta Antena 3 1 epizodo
2016 Lo que escondían sus ojos Francisco Franco Bahamonde Telecinco 4 epizodoj
2017 - 2021 Estoy vivo Manuel Márquez / Andrés Vargas La 1 54 epizodoj
2017 - 2020 Vergüenza Jesús Gutiérrez Montejo #0 por M+ 23 epizodoj
2021 Reyes de la noche Francisco Javier «Paco el Cóndor» Maldonado #0 por M+ 6 epizodoj
2022 Historias para no dormir Andrés Burgos Prime Video 1 epizodo
2024 El caso Asunta Netflix ? epizodoj

Eksteraj ligiloj redakti