Jean (Luksemburgo)
de 1964 ĝis 2000 la grandduko de Luksemburgio
Jean von Nassau-Weilburg respektive Johann von Nassau-Weilburg aŭ Johano la 1-a de Luksemburgo respektive de Luksemburgio (naskiĝis la 15-an de januaro 1921 en Kastelo Berg, Luksemburgo, mortis la 23-an de aprilo 2019) estis de 1964 ĝis 2000 grandduko de Luksemburgo. Titole, sed ne fakte li ankaŭ estis duko de la duklando Nassau. Malgraŭ la numerigo "1-a", atentu ke jam en la 14-a jarcento ekzistis grafo Johano de Luksemburgo, kiu en 1310 en Speyer edziĝis al Elizabeto de Bohemio, heredantino de la bohemia trono, kaj sekvajare fariĝis reĝo de Bohemio.