Jean Joseph Tranchot

(Alidirektita el Jean Josph Tranchot)

Jean Joseph Tranchot (naskiĝis la 2-an de januaro 1752 en Kœur-la-Petite, Loreno, mortis la 30-an de aprilo 1815 en Linas[1]) estis franca geografo. Lia plej grava verko estis la Topografia registrado de la Rejnlando (Tranchotkarte).

Jean Joseph Tranchot
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1752 (1752-01-02)
en Kœur-la-Petite
Morto 30-an de aprilo 1815 (1815-04-30) (63-jaraĝa)
en Linas
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo geografokartografo
vdr
Sekco el mapo de Tranchot kun Kuckum, Wanlo, Neukirchen kaj Immerath

Vivo kaj laboro redakti

Jean Joseph Tranchot estis filo de la lignaĵisto Remigius Tranchot kaj ties edzino Maria Maury.[2][3]

Ekde 1774 Tranchot kolektis spertojn de la triangulado en Korsiko komisiita de la franca krono. Ĉe Pierre Méchain li lernis la konojn pri trigonometrio kaj astronomio, kiuj helpis en la mapigado de Korsiko, Sardinio kaj la marbordaj regionoj de Toskanio. Pro tio li ricevis en la jaro 1791 specialan distingon de la Franca Akademio de Sciencoj. Inter 1792 kaj 1799 li partoprenis la trianguladon fare de Méchain inter Dunkirko, Parizo kaj Barcelono, dum kio ambaŭ prilaboris la parton sude de Parizo kaj reciproke lernis altestimi sin reciproke.

1794 Tranchot estis vokita en la scienca stabo de la Dépôt de la Guerre. En la rango de kolonelo la franca registaro sub Napoléon Bonaparte avancigis lin en 1801 al la ĉefo de la »Bureau topographique de la carte des quatre Départements réunis de la rive gauche du Rhin« (tipografia buroo por la mapigado de la kvar unuiĝintaj maldekstre rejnaj departementoj), kio, estis fondita por mapigado de eblaj batalejoj. La laboroj daŭris de 1801 ĝis 1814.

Tranchot kaj liaj kunlaborantoj uzis kaj evoluigis modernaĵojn pro preskaŭ ĉiu parto de la projekto. La rezulto de tiuj penoj estis maparo de antaŭe ne konata kvalito, kiu estas utila ĝis hodiaŭ. Jean Joseph Tranchot mortis je la 30a de Aprilo 1815 en Linas (apud Paris) pro apopleksio.[4]

La topografia registrado de 1815 ĝis 1828 estis daŭrigataj fare de Karl von Müffling laŭ prusa komisio.

Fontoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-11. Alirita 2016-11-10.
  2. Bernhard Willems: Oberst Tranchot und der Tranchot-Stein auf dem Hohen Venn. Eupen 1955, S. 3.
  3. Marie-Luise Carl: Der Hintergrund zur Kartenaufnahme der Rheinlande durch Tranchot und von Müffling im Spiegel einer Inschrift. 2004 (online).
  4. Antoine M. Augoyat: Notice sur M. Maissiat, Chef d'Escadron au Corps royal des ingénieurs-géographes militaires, suivie de notices sur la Carte des ex-quatre Départemens réunis de la rive gauche du Rhein et sur M. Tranchot, Colonel au Coprs royal des Ingéniers-géogr. Militaries. Paris 1822, S. 42 (online).