Jean Stas

belga kemiisto
(Alidirektita el Jean Servais Stas)

Jean Servais STAS (21a de Aŭgusto 1813 – 13a de Decembro 1891) estis belga analiza kemiisto kiu kun-mezuris la mason de karbono.

Jean Stas
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1813 (1813-08-21)
en Loveno
Morto 13-an de decembro 1891 (1891-12-13) (78-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater State University of Leuven vd
Profesio
Okupo kemiisto • toksologo • kuracisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li laboris en la Franca Politeknika Lernejo en Parizo sub direktorado de Jean-Baptiste Dumas. Stas kaj Dumas determinis la atomomason de karbono pesante specimenon de pura materialo, bruligante ĝin en pura oksigeno, kaj poste pesante la karbondioksidon produktitan. Li akiris internacian famon pree de la determinado de la atomomaso de elementoj pli akurate ol iam antaŭe, uzante atoman mason de 16 por oksigeno kiel normigo. Liaj rezultoj malpravigis la hipotezon de la angla fizikisto William Prout, ke ĉiuj atomomasoj devas esti integraj multobloj de tiu de hidrogeno. Tiuj zorgaj, akurataj atompezaj mezuroj fare de Stas helpis meti la fundamenton por la perioda sistemo de elementoj de Dmitrij Mendelejev kaj aliaj.[1]

Sekvante la pioniran laboron de Lavoisier kaj lian aserton pri la maskonservado, la longdaŭraj kaj detalaj eksperimentoj de Stas subtenis la striktan akuratecon de tiu leŭo en la kemiaj reakcioj,[2] kvankam fakte ili estis plenumitaj cele al tute aliaj intencoj. Lia esplorado[3][4] indikis, ke en certaj reakcioj la perdo aŭ gajno ne povis esti de pli ol el 2 ĝis 4 partoj en 100 000.[5] La diferenco en la akurateco celita kaj atingita de Lavoisier unuflanke, kaj de Morley kaj Stas aliflanke, estas enorma.[6]

En 1850 Stas science pruvis, ke la belga grafo Hippolyte Visart de Bocarmé estis murdinta sian bofraton venenante lin per nikotino.[7]

Honoroj kaj premioj redakti

Verkoj redakti

  • Stas, Jean Servais. (1894) L. W. Spring: Œuvres Complètes 1.
  • Stas, Jean Servais. (1894) J. B. Depaire: Œuvres Complètes 2. Brussels: Bruxelles [etc.] C. Muquardt.
  • Stas, Jean Servais. (1894) L. W. Spring: Œuvres Complètes 3. Brussels: Bruxelles [etc.] C. Muquardt.

Tradukoj redakti

Literaturo redakti

  • Timmermans, Jean (1938). “Jean Servais Stas”, Journal of Chemical Education 15 (8), p. 353–357. doi:10.1021/ed015p353. - tradukita en anglan de Ralph Oesper

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Rawson, Don C. (1974). “The process of discovery: Mendeleev and the periodic law”, Annals of Science 31 (3), p. 181–204. doi:10.1080/00033797400200221. 
  2. Matthew Moncrieff Pattison Muir, The Elements of Chemistry (1904)
  3. Nouv. Recherches sur los lois des proportions chimiques (1865) 152, 171, 189
  4. "Conservation of Mass in Chemical Changes"Journal - Chemical Society, London, Vol.64, Part 2 Chemical Society (Great Britain)
  5. William Edwards Henderson, A Course in General Chemistry (1921)
  6. Ida Freund, The study of Chemical Composition: an account of its method and historical development, with illustrative quotations (1904)
  7. (Aprilo 2009) “Back to the roots of modern analytical toxicology: Jean Servais Stas and the Bocarmé murder case”, Drug Test Anal 1 (4), p. 153–5. doi:10.1002/dta.32.