Johano de Béthencourt

(Alidirektita el Jean de Béthencourt)

Johano de Béthencourt (1362, Grainville-la-Teinturière - 1425), estis franca esploristo kiu, en 1402, gvidis ekspedicion al Kanariaj Insuloj, unue surteriĝante en la norda marbordo de Lanzarote. De tie, li konkeris por Kastilio la insulojn Fuerteventura (1405) kaj El Hierro, forigante iliajn lokajn ĉefojn. Béthencourt ricevis la titolon Reĝo de la Kanariaj Insuloj sed li rekonis reĝon al Henriko la 3-a de Kastilio, kiu disponigis helpon dum la konkero, kiel lia reganto.

Johano de Béthencourt
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1361 (1361-11-30)
en Grainville-la-Teinturière
Morto 1-an de januaro 1425 (1425-01-01) (63-jaraĝa)
en Reĝlando Francio
Lingvoj meza franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean III Béthencourt
Patrino Marie de Bracquemont
Okupo
Okupo esploristo
vdr
Jean de Béthencourt

Por financi lian ekspedicion, en decembro 1401 Johano de Béthencourt vendis sian domon en Parizo, taksita je 200 oraj frankoj, kaj aliaj malgrandaj posedaĵoj. Lia onklo, Robert de Braquemont, pruntedonis 5.000 funtojn (al kiuj li poste adiciis aliaj 2 000).

En 1402 Johano de Béthencourt konkeris Lanzarote, la plej norda loĝata insulo. Dum Gadifer de la Salle esploris la insularon, Béthencourt forvojaĝis al Kadizo, kie li akiris plifortikigojn ĉe la Kastilia kortego. En tiu tempo estiĝis batalo sur la insulo inter Gadifer kaj Berthin, alia oficiro. Lokaj gvidantoj estis enmiksitaj en la konflikto kaj hispanoj kaj insulanoj mortis en kio estis iĝi hombuĉado dum la unuaj monatoj de la foresto de Béthencourt. Dum tiu krizo, Gadifer administris Fuerteventura, kaj esploris aliajn insulojn. Estis nur per reveno de Béthencourt en 1404 kiel tiu paco estis reestigita en la insulo. De la Salle kaj Béthencourt fondis la urbon Betancuria (kiel ĉefurbo de la insulo Fuerteventura) en 1404.

Dudek jarojn poste, Bethencourt estis venkita de la indiĝenoj de la insulo Gran Canaria, en batalo de Arguineguin, sude de la insulo.