Jenő Görög, laŭ hungarlingve kutima nomordo Görög Jenő estis hungara kemiisto, profesoro.

Jenő Görög [1] naskiĝis la 20-an de junio 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de decembro 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Görög frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato József en 1942, farmacian diplomon en 1944 en Scienca Universitato Pázmány Péter. Jam en 1941 li estis vicprofesoro en la teknikuniversitato. En 1950 li doktoriĝis, en 1953 li iĝis docento, en 1964 li kandidatiĝis. Li okupiĝis pri mikologio, vitaminoj, enzimoj, mikrobiologio. Li havis 2 patentojn. Li ricevis dufoje premiojn, krome memormedalo]]n. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Jenő Görög mortis frue, dum li estis dekano.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Szűrőpapírok gyártása és alkalmazása (1943)
  • Enzimológia és ipari mikrobiológia (1952) - studenta lernolibro
  • Élelmezési iparok I. Kémia, nyersanyagismeret. (1957) - studenta lernolibro
  • Ipari mikrobiológia és enzimológia (1961, daŭre eldonita plurfoje, laste en 1986) - studenta lernolibro
  • Előerjesztéses háncsfeltárási kísérletek (1963) - porkandidatiĝa studo
  • Biológiai ismeretek (1967, 1973) - studenta lernolibro
  • Ipari mikrobiológia és enzimológia (1976)

Memorigiloj redakti

  • premio Görög Jenő fare de teknikuniversitato

Fontoj redakti