Jenő Medveczky
Jenő Medveczky [medvecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Medveczky Jenő estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo. Lia nobela antaŭnomo estis medveczei [medvecei].
Jenő Medveczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Medveczky Jenő |
Naskiĝo | 30-an de julio 1902 en Savnik (Hungara reĝlando) |
Morto | 27-an de aprilo 1969 (66-jaraĝa) en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, NVcs-555. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto grafikartisto |
Jenő Medveczky [1] naskiĝis la 30-an de julio 1902 en Savnik (Hungara reĝlando, nuntempa Spišský Štiavnik en Slovakio), li mortis la 27-an de aprilo 1969 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJenő Medveczky akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Lia plej grava instruisto estis János Vaszary (pentristo). En 1927 helpe de stipendio li studvojaĝis al Parizo, poste kun alia stipendio en la jaroj 1929, 1930 al Romo. Hejmenveninta li aliĝis al rondo de Vaszary. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato. En la jaroj 1946 kaj 1947 li vivis en Pécs, poste li revenis al Budapeŝto. Li ricevis kelkajn premiojn.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1932, 1962, 1969, 1973, 1977)
- Pécs (1946)
- Szolnok (1973)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Venecia Bienalo (sesfoje inter 1928-1942)
- Budapeŝto (1932)
- Vieno (1938)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Három grácia, (1934)
- Róma
- Fiú arcképe
- Csendélet dinnyével
- Asztali csendélet szoborral
- Vöröskapus utca
- Hölgy kalapban
Elektitaj similaj artaĵoj
redakti- murpentraĵo en 1937 en hungara pavilono en mondekspozicio de Parizo (laŭdita verko)
- "Nyár" (1940, Budapeŝto, sgrafiartaĵo)
- fresko en preĝejo de Tát (1941)
- ekstera murornamaĵo (1955, Sztálinváros, vidu la malsupran bildon!)
- fresko en Arthalo Budapeŝto (1966, vidu la malsupran bildon!) [2]
- ilustraĵoj de Homero: Iliado (fine de sia vivo)
Memorigiloj
redakti- memortabulo kun aliaj pentristoj en Budapeŝto (1977)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
-
Fresko en Arthalo Budapeŝto
-
Ekstera murornamaĵo