Jenő Sztojanovits

Jenő Sztojanovits [jenO stojanoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sztojanovits Jenő estis hungara komponisto, instruisto, dirigento, korusestro, kritikisto.

Jenő Sztojanovits
Jenő Sztojanovits
Jenő Sztojanovits
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de aprilo 1864(nun 1864-04-04)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 28-an de januaro 1919 (1919-01-28)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Adrienne Sztojanovits
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikinstruisto • preĝeja orgenisto
vdr

Jenő Sztojanovits [1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de januaro 1919 en Budapeŝto.

Lernolibro de Jenő Sztojanovits

Biografio redakti

Jenő Sztojanovits frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, krome li studis muzikon de Imre Bellovics. Jam dum la lernojaroj li orgenludis en la Preĝejo Naskiĝo de Maria (Belváros) inter 1876-1881. Li finstudis medicinon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed sen diplomo li estis muzika kritikisto en ĵurnalo ekde 1881. Baldaŭ liaj kritikoj aperis en aliaj gazetoj. Li ankaŭ instruis muzikon komence en lernejo, poste en muziklernejo. En 1909 li jam estis lernejestro. Inter 1907 kaj 1913 li estis dirigento de Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto), poste ĝismorte de Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Vár). En 1912 li fondis koruson, poste gvidis ĝin 2 jarojn. Krom tiuj laboroj li ofte komponadis.

Elektitaj komponaĵoj redakti

Operoj redakti

  • Ninon (1898)
  • A Portugall (1905)
  • A tigris (komika opero, 1905)
  • Othello mesél (1917)

Baletoj redakti

Operetoj redakti

  • Tanácsos úr menyasszonya (1884)
  • Peking rózsája (1888 en Népszínház kun Lujza Blaha)
  • Kis molnárné (1893)
  • Lengyel legionárius (1898)
  • Csókkirály (1908)
  • A sziámi herceg (1910)
  • Karikagyűrű (1915)

Elektitaj libroj redakti

  • Elméleti és gyakorlati énektan. Kizárólag polgári leány- és felsőbb leányiskolák I-VI. osztályai számára. (1902-1903, 5-a eldono en 1908)
  • Magyar lant (1903)
  • Harmónium-iskola
  • R.k. egyh. szert-ok karénekeskv-e (1909, kunverkinto)

Fontoj redakti

Referencoj redakti