Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár)

Preĝejo de Ĉieliro de MariaMatiaso-preĝejoKronada ĉeftemplo de Buda estas impona romkatolika preĝejo en Budapeŝto sur Monto Vár.

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Monto Vár
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Monto Vár
paroĥopreĝejokatedralo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto (Vár (distrikto))

Geografia situo

47° 30′ 7″ N, 19° 2′ 3″ O (mapo)47.50194444444419.034166666667Koordinatoj: 47° 30′ 7″ N, 19° 2′ 3″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, novgotiko
Konstruado
Specifo
Mapo
Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) (Hungario)
Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ la eklezio la preĝejo fondiĝis en 1015, sed pruvoj ne ekzistas. Béla la 4-a konstruis gotikan preĝejon en la 1250-aj kaj 1260-aj jaroj. En 1279 jam koncilio okazis tie. Poste Ludoviko la 1-a (Hungario) trakonstruis la templon. En 1470 Matiaso la 1-a alkonstruis gotikan turon kaj li tie aranĝis ambaŭ edziĝfestojn (tial la nomo Matiaso-preĝejo). En 1541 la turkoj trakonstruis ĝin al ĉefmoskeo. En 1686 ĝi denove iĝis katolika preĝejo kaj plene barokiĝis. En 1723 incendio, en 1748 fulmo faris detruojn. En 1893 la preĝejo trakonstruiĝis al la nuna novgotika formo. Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo suferis multe.

En 1867 oni kronadis tie la reĝojn nome Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj poste en 1916 Karlo la 4-a.

Antaŭ la preĝejo ekde 1713 staras kolono pri Sankta Triunuo memore al pesto (la bildo montras parton el ĝi). Maldekstre moderna hotelo konstruiĝis, tamen imitanta historiajn stilojn.

Parto de la preĝejo funkcias kiel muzeo.

Longe estis tie kantistoj Ilonka Farkas kaj István Járdányi Paulovics, longe estis korusestro Miklós Horler.

Fontoj redakti

 
Kuprogravuraĵo pri ĉirkaŭo de Matias-preĝejo, 8 montras la preĝejoturon
 
Sarkofago de Béla la 3-a en la preĝejo